The Curious Incident of the Dog in the Night-Time is a murder mystery novel like no other. The detective, and narrator, is Christopher Boone. Christopher is fifteen and has Asperger's, a form of autism. He knows a very great deal about maths and very little about human beings. He loves lists, patterns and the truth. He hates the colours yellow and brown and being touched. He has never gone further than the end of the road on his own, but when he finds a neighbour's dog murdered he sets out on a terrifying journey which will turn his whole world upside down.
This is a story about the weirdness of the world as understood by Christopher John Francis Boone, a boy with autism who lives with his father in a small town in the UK. Christopher and his idiosyncrasies are instantly lovable. Through the eyes of a boy who thinks of everyone as different from himself, we’re reminded just how many common threads bind us all together.
Review of 'Kurioza Incidento de la Hundo en la Nokto' on 'Goodreads'
5 stars
Mi unue legis ĉi tiun libron en la angla antaŭ longe kaj tre ĝojis kiam mi vidis, ke aperis esperanta traduko. Relegante ĝin en esperanto mi konstatis ke mi multe forgesis pri la intrigo do la traduko estis kvazaŭ freŝa libro por mi. Mi ŝategas la rakonton. Ĝi estas tre ĉarma kaj estas tre interese vidi la mondon tra la okuloj de homo kun nekutima percepto de siaj ĉirkaŭaĵoj. En kutima libro, oni plej ofte kunsentas kun la ĉefrolulo, sed en ĉi tiu libro mi havas la impreson ke mi pli kunsentis kun la aliuloj kun kiuj li interagis, ĉar ili komprenas detalojn kiujn li maltrafas kiam li rakontas okazaĵojn al ili, kaj ni kiel legantoj povas ankaŭ antaŭvidi la intrigon same kiel liaj najbaroj.
La traduko estas bonega. La tradukinto elektis esperantigi eĉ la varmarkojn kaj la nomojn de lokoj en Britujo, kio donas la impreson esti en paralela …
Mi unue legis ĉi tiun libron en la angla antaŭ longe kaj tre ĝojis kiam mi vidis, ke aperis esperanta traduko. Relegante ĝin en esperanto mi konstatis ke mi multe forgesis pri la intrigo do la traduko estis kvazaŭ freŝa libro por mi. Mi ŝategas la rakonton. Ĝi estas tre ĉarma kaj estas tre interese vidi la mondon tra la okuloj de homo kun nekutima percepto de siaj ĉirkaŭaĵoj. En kutima libro, oni plej ofte kunsentas kun la ĉefrolulo, sed en ĉi tiu libro mi havas la impreson ke mi pli kunsentis kun la aliuloj kun kiuj li interagis, ĉar ili komprenas detalojn kiujn li maltrafas kiam li rakontas okazaĵojn al ili, kaj ni kiel legantoj povas ankaŭ antaŭvidi la intrigon same kiel liaj najbaroj.
La traduko estas bonega. La tradukinto elektis esperantigi eĉ la varmarkojn kaj la nomojn de lokoj en Britujo, kio donas la impreson esti en paralela universo post la fina venko. Mi trovis ke kiam mi alkutumiĝis al tio ĝi faris la legadon pli plaĉa kaj glata. Impresis min la sukcesa esperantigo (aŭ anstataŭigo?) de vortludaj ŝercoj. Je unu momento la ĉefrolulo parolas pri tio, ke se oni faras kalkulon pri la literoj de nomoj de kelkaj homoj en la rakonto la sumo estas primo. La tradukinto lerte elturniĝis por elekti esperantigitajn nomojn de tiuj homoj por ke la kalkulo daŭre funkciu, eĉ per la esperanta alfabeto.
Mi ankaŭ rekomendus la esperantan tradukon se oni serĉas ion ne tro malfacilan por legi, ĉar la rakonto temas pri ĉiutagaj aferoj, kaj la rakontanto havas nekutiman kvazaŭ pli logikan manieron paroli, kio faras la libron pli facile komprenebla kompare al tradukoj de aliaj libroj.